Vitamino A | |||
Kemia formulo | |||
Retinolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 68-26-8 | ||
ChemSpider kodo | 393012 | ||
PubChem-kodo | 445354 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | flava aŭ oranĝokolora, lumsensiva solidaĵo[1] | ||
Molmaso | 286,4576 g mol−1 | ||
Denseco | 0,954 g/cm−3[2] | ||
Fandpunkto | 63,1°C [3] | ||
Bolpunkto | 421,2°C [4] | ||
Refrakta indico | 1,5490 | ||
Ekflama temperaturo | 147,3°C [5] | ||
Solvebleco | Akvo:malmulte solvebla Solvebla en etanolo, metanolo, kloroformo, grasoj, oleoj kaj eteroj; nesolvebla en gliceroj. | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2000 mg/kg (buŝe) [6] | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H317, H319, H360, H413 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P203, P261, P264, P264+265, P270, P272, P273, P280, P301+317, P302+352, P305+351+338, P318, P321, P330, P333, P317, P337+317, P362+364, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Retinolo aŭ Akseroftolo estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado senhidratigado de la beta-karoteno. Ĝi estas flava aŭ oranĝokolora, lumsensiva solidaĵo, malmulte solvebla en akvo. Retinolo posedas 20 karbonatomojn, 30 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon.
Retinolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj aromataĵoj. Retinolo, ankaŭ nomata vitamino A1, estas grassolvebla vitamino en la familio de vitamino A, kiu troviĝas en manĝaĵoj kaj uzata kiel dieta suplemento.
Retinolo aŭ aliaj formoj de vitamino A estas bezonataj por la vidado, ĉela disvolviĝo, bontenado de haŭto kaj mukozoj, imuna funkcio kaj reprodukta disvolviĝo. Manĝfontoj inkluzivas fiŝojn, laktaĵojn kaj viandojn.
Kiel suplemento retinolo estas uzata por trakti kaj malhelpi mankon de vitamino A, precipe tio, kio rezultigas kseroftalmion. Ĝi estas prenita per buŝo aŭ per injekto en muskolon. Kiel ingredienco en haŭtzorgaj produktoj, ĝi estas uzata por redukti sulkojn kaj aliajn efikojn de haŭta maljuniĝo.
Retinolo ĉe normalaj dozoj estas bone tolerata. Altaj dozoj povas kaŭzi pligrandiĝon de la hepato, seka haŭto kaj hipervitaminozo A. Altaj dozoj dum gravedeco povas damaĝi la feton. La korpo transformas retinolon al retinalo kaj retinata acido, per kiu ĝi agas.
Retinolo estis malkovrita en 1909, izolita en 1931, kaj unue produktita en 1947. Ĝi estas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. Retinolo estas havebla kiel ĝeneraluza medikamento kaj super la vendotablo.